Freneza milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Milito de Bretonio | |||||||
La reĝlando de Francio, la duklandoj kaj la senjorlandoj en 1477, iom antaŭ la Freneza milito
| |||||||
milito • ribelo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Reĝlando de Francio | Duklando de Loreno Duklando de Bretonio Sankta Romia Imperio Reĝlando de Anglio Reĝlando de Kastilio kaj de Leono | ||||||
Komandantoj | |||||||
Karolo la 8-a de Francio Anna de Beaujeu Ludoviko la 2-a de la Trémoille |
Renato la 2-a de Loreno Francisko la 2-a de Bretonio Maksimiliano la 1-a de la Sankta Romia Imperio Ludoviko de Orléans Karolo de Angulemo Odet de Aydie Johano la 4-a de Chalon-Arlay Alano de Albret Johano la 4-a de Rieux | ||||||
Perdoj | |||||||
1500 | 2000 ĝis 3000 | ||||||
La Freneza milito estas la nomo donita al milito, kiu oponigis inter 1485 kaj 1488 feŭdan kaj aristokratan princan partion similan al la Ligo de la publika Bono, al Anna de Beaujeu, regentino de Francio post la morto de la reĝo de Francio Ludoviko la Dekunua kaj atendante la plenaĝon de la juna reĝo Karolo la 8-a. Ĝi estis je la origino de la unuiĝo de Bretonio al Francio, kiu okazis duonjarcente poste.
Flanke de la princoj, estis la dukoj Renato la 2-a de Loreno, Francisko la 2-a de Bretonio, Ludoviko la 2-a de Orléans — kuzo de la reĝo kaj estonta reĝo Ludoviko la 12-a de Francio — la princo de Orange, la grafo de Albret, la grafo de Angulemo. Odet d’Aydie, bastardo de Armagnac, grafo de Comminges kaj guberniestro de Gujeno, kaj Commines, subtenis la ribelon de siaj konsilistoj. Fine, tiu ribelo kontraŭ la regentino estis subtenata de la eksterlandaj malamikoj de la reĝo de Francio : Anglio, Kastilio-Aragono kaj Aŭstrio-Burgonjo.